La sortarkoj de la vivanta estaĵo
– Simbolo n-ro 18
La eterna nun
Kiam en la Sankta Vendredo la disĉiplo, Petro, intervenis por defendi la mondan restaŭrigiston, Jesuo haltigis lin per la vortoj: “Metu vian glavon sur ĝia loko, ĉar ĉiuj kiuj prenas la glavon pereos per glavo” (Mat. 26:52).
Jesuo sciis pri la leĝo de karmo: “kion vi semas, vi rikoltos”. Li pruvis la saman komprenon kaj zorgeman konsideron kiam sur la kruco li preĝis por siaj ekzekutistoj kun la vortoj: "Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras". Nesciante, la homoj, kiuj krucumis Jesuon, estis kun siaj agoj preparantaj sian propran venontan krucumon aŭ komparebla formo de sufero. Jesuo volis ŝpari al ili ĉi tion. Li pardonis ilin kaj ne volis sin venĝi.
Semado, rikoltado kaj la formado de la sorto estas la propra maniero de Naturo por eduki kaj klarigi la terminon: “manĝado de la arbo de scio”. Ĉi tiu estas la vojo, kiu kondukas la terajn homajn estaĵojn al "havi siajn okulojn malfermitaj", ebligante ilin diferencigi, kiel Dio, inter bono kaj malbono, vidante kio kreas feliĉon kaj kio kreas malfeliĉon. Ĉe iu punkto oni atingos la stadion de nur povi agi logike kaj ame kaj "manĝi el la fruktoj de la arbo de vivo". La terminoj, "Infero" kaj "Satano", estas do pli da esprimoj de la stato de sufero, kiun la neperfektaj estaĵoj elmontras sin sur ĉi tiu Tero, ili ne esprimas damnon en an eterna, ne-fizika Infera fajro preter la surtera ekzisto.
Ekzisto en la spirita mondo inter du enkarniĝoj estas, sur aliflanke, periodo de ripozo en Paradizo, libera de malagrabla karmo - krom unu fazo, kie oni devas ellasi de la mallumaj pensetosoj, kiujn oni kultivis en la surtera vivo, kiu ĵus pasis. En la simbolo ni povas vidi serion de oranĝaj rektanguloj, kiuj fariĝas pli kaj pli klaraj dekstren. Ĉi tiuj simbolas la serion de fizikaj vivoj ke la estaĵo travivas en la daŭro de siaj reenkarniĝoj. En la mezo ni vidas la estaĵon simbolitan per triangulo kaj stelforma kruco, kaj ĝia nuna fizika enkarniĝo estas montrita inter la du vertikalaj blankaj traboj.
La oranĝaj radioj montras la ligon de la estaĵo kun ĝia antaŭa kaj estontaj surteraj vivoj, la blankaj radioj montras la ligon kun la spiritaj periodoj inter la surteraj vivoj. La blankaj areoj esprimas la klaraj, belaj statoj inter la surteraj vivoj. La flava areo reprezentas la pasintecon de la estaĵo kaj la verda areo ĝian estontecon.
La violaj arkoj supre montras kiel la surteraj vivoj estas ligitaj per kaŭzo kaj efiko, tiel ke la maniero kiel estaĵo vivis en antaŭaj enkarniĝoj estas la kaŭzo de ĝia sorto en pli postaj vivoj. Ni do vivas hodiaŭ tre rilate al antaŭaj kaj estontaj vivoj.
La kosmaj simboloj de Martinus estas kopirajto protektita de La Instituto de Martinus Spirita Scienco, Kopenhago, Danio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.